Go to the game's main page

Review

0 of 1 people found the following review helpful:
Amuzeta sed tro mallonga por esti vera ludo, August 9, 2021*
by bpeel (France)

Mi ĝojas ke ekzistas tekstaventuroj en Esperanto kaj antaŭĝojis ludi ĉi tiun kiam mi trovis ĝin. Mi sidiĝis komforte kaj komencis ludi pensante pri eventualaj puzloj kaj subite antaŭ ol mi povis plene eniri la etoson mi jam estis venkinta la ludon. Do, ĝi ne vere havas puzlojn kaj la ludo estas ege mallonga. Mi tre ŝatis la stilon de la priskriboj kaj ĝi ja havas bonan humuron kiu ridigis min. Tamen la lingvonivelo ne estas ĉiam tre bona kaj estas pluraj konfuzaj eraroj. Kelkfoje mi devis provi imagi la laŭvortan tradukon de la frazo en la angla por povi kompreni la esperantan frazon. Mi tamen miras ke iu sukcesis traduki la motoron de Inform al Esperanto kaj mi esperas ke aliaj homoj profitos de ĝi por krei pli longajn ludojn.

* This review was last edited on November 7, 2024
You can log in to rate this review, mute this user, or add a comment.