Ĉi tiu ludo komenciĝas per interesa rakonto pri insulo sur kiu kelkaj infanoj malaperis kaj vi devas retrovi ilin. La insulo estas granda kaj havas multajn lokojn, do granda parto de la ludo estas esplorado. Igas tion iom pli malfacila la fakto ke la priskriboj de la lokoj entute ne indikas al kiuj direktoj oni povas iri. Aldone al tio, la ludo vere malinstigas eksperimentadon ĉar oni tre ofte mortas se oni provas la malĝustan aferon. Mi ne trovis manieron konservi la progreson aŭ malfari agon, do morto estas tre ĝena. Krom la esplorado, estas eble nur unu vera puzlo laŭ mia takso. La cetero de la mekaniko de la ludo temas pri monstroj kiuj aperas. Oni povas ataki ilin per diversaj armiloj kaj la efikeco de onia atako rezultas el ŝanco. Ĝenerale mi trovas ke estas tre malfacile venki monstron kaj estas pli efike entute eviti ilin. Aldone al tio estas mekaniko de soifo kaj malsato. Se oni ne manĝas aŭ trinkas dum tro longa tempo oni mortas. Estas multaj strangaj aĵoj en la ludo kiuj ne multe koheras kun la rakonto. Ofte ili faras surprizajn aferojn. Ekzemple, en unu loko oni trovas plastan sakon kaj se oni prenas ĝin oni trovas bombon kiu eksplodas post kelkaj vicoj kaj mortigas onin. Mi havas la impreson ke la verkisto aldonis tiujn aferojn ĉefe por testi sian motoron pli ol por krei interesan aferon en la rakonto. Efektive estas kvazaŭ po unu elemento en la ludo por ĉiu ebla mekaniko kiun la motoro ebligas. Tial mi kredas ke la ludo estas pli testa programo ol vera ludo. Tio estas vere domaĝa ĉar la bazo de la rakonto estas interesa kaj meritas pli da utiligo. Mi ŝatas la fantazian elementon kaj la vojaĝon tra la tempo, sed ĝi ne sufiĉas por krei plenan rakonton.