Vampiro: Kronikoj de reXXe

by Jaime Alcazo Castellarnau (Aventuras Alcazo) and Notxor

Horror
2016

Web Site

Return to the game's main page

Reviews and Ratings

Average Rating:
Number of Ratings: 1
Write a review


1-1 of 1


1 of 1 people found the following review helpful:
Intereseta, August 12, 2021
by bpeel (France)

Ŝajne ĉi tiu ludo celas esti ekzempla ludo kiun oni reverkos per diversaj motoroj por povi kompari ilin. Tial oni povas pardoni ĝin ĉar ĝi ne vere celas esti tre ampleksa ludo. La principo estas tre simpla, oni devas kolekti 4 aĵojn por povi mortigi la vampiron. La ludo tre rekte diras al oni kio estas tiuj aĵoj kaj estas malmulte da mistero. La cetero de la ludo estas esplorado por povi trovi tiujn aĵojn. La motoro estas iomete konfuza. Ekzemple la priskribo de unu ĉambro parolas pri ŝranko. Nature oni povas provi “malfermi la ŝrankon”, sed ĝi simple respondas “ĉu malfermi la ŝrankon?”, kaj oni ne scias ĉu tio signifas ke ĝi ne komprenas la frazon aŭ oni devas uzi alian vorton. Fakte en tiu preciza okazo ŝajne tute ne eblas interagi kun la ŝranko. Tio ŝajnas sufiĉe granda manko por ludo kiu ĉefe temas pri serĉado. Estas ankaŭ pluraj lingvaj eraroj en la tekstoj kiuj malfaciligas la ludadon. Resume la ludo havas ĉarmon sed ĝi bezonus pli da prilaboro por esti ĝuebla ludo.

Was this review helpful to you?   Yes   No   Remove vote  
More Options

 | Add a comment 


1-1 of 1 | Return to game's main page